plafono
*plafon/o
- [ARKITEKTURO] Horizontala aŭ kurba surfaco, formanta la supran internan parton de ĉambro, galerio ks: plafono kun videblaj traboj, kun kasonoj; ligna, gipsa, pentrita plafono; sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj (Z); tapiŝo, kiu pendis de la plafona trabo (Z); (f) nun la ĉiela plafono estis malluma (Z).
- [METEOROLOGIO] Meza altitudo de la bazo de la plej malaltaj nuboj.
- [AVIADO] Maksimuma altitudo, kiun aviadilo povas atingi aŭ per sia propra konstruo, aŭ en difinitaj veteraj cirkonstancoj: tiu tipo havas plafonon de 6 mil metroj.
- (f) Difinita limo, kiun ne rajtas superpasi kredito de banko, salajroj, prezoj ks.
plafoni - (tr) Meti plafonon al ĉambro, domo ks.
- (ntr) [AVIADO] Atingi sian supran limon de altitudo.
Esprimoj
La Kristnaska arbo preskaŭ tuŝis la plafonon.
La ombro sin eltiris sur la tuta muro ĝis la plafono (Z).
La ruĝaj briloj de l' fajro rampis sur la plafono (B).
Nun la ĉiela plafono estis malluma (Z).
Sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj (Z).
Tapiŝo, kiu pendis de la plafona trabo k dividis la ĉambron (Z).
Kelkaj kunmetaĵoj
plafongrundo
,plafoni,
plafonlumo
,
plafonrozo
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
fako
intertrabo
intertrabospaco
kasono
kupolo
sofito
volbo
: arkforma plafono (en la mezo pli alta ol je la flankoj)
Ankaŭ vidu:
domo
,
galerio
,
Iel rilatitaj:
altitudx
atikx
domx
fakx
galerix
grundx
kasonx
kupolx
lumx
rozx
sofitx
trabx
volbx
ĉambrx