magneto

*magnet/o

  1. Magnetito: magneto havas la econ Aaltiri iujn metalojn, precipe feron.
  1. Objekto (ekz. metalpeco), al kiu oni komunikis tiun altiran econ: uzi magneton por kolekti pinglojn; hufferoforma, kloŝforma, daŭra, nedaŭra magneto; (f) nur la filino povis esti la magneto, kiu lin altiras (Z).
  1. = magnetomaŝino.
  • magneta
    1. Havanta la econ propran al magneto: peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta (Z); magneta bobeno; magneta montrilo de kompaso.
    1. Rilata al magneto: magneta fenomeno, forto; magneta meridiano; magneta bendo; magneta strio (ekz. sur bankokarto); magneta kampo, momanto, vario (deklinacio 3), kampintenso.
    1. (f) Mistere altiranta per nekontraŭstarebla forto: magneta rigardo; mi kredeble havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn (Z).
      magia, sorĉa.
  • magneti (tr)
    Komuniki al ferpeco, ordinare per frotado kun magneto, la altirecon de magneto.
  • magnetado
    1. [FIZIKO] La procedo, per kiu magneta korpo estas magnete polarigita.
    1. [FIZIKO] Vektora grando, atribuita al substanca elemento kaj egala pri grandeco kaj direkto al la kvociento de la magneta momanto de ĉi tiu elemento per ĝia volumeno; simbolo: J (ankaŭ: intenso de magnetado).
  • magnetebleco
    [FIZIKO] Konstanto, karakterizanta iun ajn feromagnetan materialon, kaj egala al la kvociento de la intenso de magnetado per la magneta kampintenso, kiu produktas ĝin; simbolo: § (kapa).
  • magnetigebla
    [FIZIKO] Tia, ke ĝi povas esti magnetigita.
  • magnetismo (1)
    1. [FIZIKO] Tuto de la fenomenoj rilataj al la magnetoj kaj moviĝantaj elektraj ŝargoj.
    1. Fako de la fiziko, pri tiuj fenomenoj.
    1. Potenca mistera influo (kvazaŭ magneta altiro) de iu al aliaj.
      hipnotismo.
  • animala magnetismo (ark.) = hipnotismo.
  • magnetizi
    Influi per magnetismo 3: (f) ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de l' aŭtoro (Z).
    hipnotizi.
  • malmagneti, senmagnetigi
    Redukti magnetan korpon al magnete neŭtra stato.
  • magnetomaŝino
    Elektra maŝino, kiu produktas elektron per la efiko de magnetoj sur turniĝanta cirkvito.
  • paleomagnetismo
    [GEOLOGIO] Magnetismo de la terglobo en la pasinteco.
  • paramagneta
    [FIZIKO] (pp substanco) Produktanta induktitan magnetan kampon samdirektan al ekstera magneta kampo.
    diamagneta.
  • paramagnetismo
    La aro de fenomenoj rilataj al paramagnetaj substancoj.
  • elektromagneto
    [FIZIKO] Artefarita magneto, konsistanta el fera stango, ĉirkaŭ kiu estas volvita elektra fadeno kaj kiu magnetiĝas, kiam la kurento trafluas la volvaĵon.
  • elektromagneta
    (pp fenomenoj) Rilatanta al reciproka efiko de elektra kurento sur magneton aŭ elektromagneton, aŭ per vario de la magneta alterno al la indukto de elektromotora forto, aŭ de kurento.
  • elektromagnetismo
    Tuto de la fenomenoj rilataj al elektraj ŝargoj kaj magnetoj.
  • feromagneta
    (pp materialo) Magnetebla tiel, ke ĝi restas magneta eĉ post forigo de ekstera magneta kampo.
  • kampomagneto
    Tiu parto de elektra maŝino, kiu estas destinita unue por la produktado de magneta flukso. SIN. induktanto. [VIDU] elektromagneta kampo.
  • teromagnetismo
    Magnetismo de la terglobo, kiun evidentigas la dekliniĝo kaj subkliniĝo de la magneta nadlo de kompaso.

    magneto


    Iel rilatitaj:

    Amperx b betatronx ciklotronx kampx