vektoro

vektor/o

  1. [FIZIKO] Fizika grando (ekz. forto), kiu povas esti prezentata per streko kun difinitaj longo kaj direkto kaj kiu kunmetiĝas kun aliaj tiaj grandoj laŭ la paralelograma regulo.
  1. [MATEMATIKO] Streko, al kiu oni asignis direkton. [VIDU] skalaro, modulo.
  1. [MATEMATIKO] Elemento de vektora spaco: ejgena vektoro (nenula elemento de ejgena spaco).
  • vektora
    Rilata al vektoro: [MATEMATIKO] vektora kalkulo, spaco; [AVIADO] vektora kalkulilo.

    Iel rilatitaj:

    alĝebrx kampx