garbo

*garb/o

  1. Fasko da falĉita greno aŭ detranĉitaj vegetaĵoj: garbo da greno, fojno, pajlo, floroj; ni ligis garbojn meze de la kampo (X); li kolektis ilin kiel garbojn en la draŝejo (X); permesu, ke mi kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj (X); ŝajnigu, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn (X).
  1. (f) Aro da longaj aĵoj: tutaj garboj da rapidaj, oraj, blindigantaj radioj (Z); tiuj pensoj, kvazaŭ garbo da fulmoj, trakuris la kapon de Marta (Z).
  1. [MATEMATIKO] Topologia spaco super alia spaco kune kun surjekcio sur tiu ĉi, tia, ke la surjekcio estas loka homeomorfio: mola garbo; la hiperfunkcioj konsistigas velkan garbon [VIDU] ĝermo 4.
  • garbaro
    Amaso da garboj, provizore lasitaj sur la kampo.
    stako.
  • garbejo
    Loko en farmodomo, kie oni konservas la garbojn: havigu al li iom el via garbejo kaj el via vinpremejo (X).
    grenejo.
  • garbigi
    Ligi kaj aranĝi garbojn: herbo, per kiu la garbigantoj ne plenigos sian baskon (X).
  • garbigilo
    Maŝino por ligi la garbojn.

    garbx


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx domx grenx kampx kun