ŝati

*ŝat/i (tr)

  1. Rigardi ion kiel valoran, gravan, havindan aŭ ĝuindan: la grandan amikecon de viaj intencoj mi ŝatas tre alte (Z); nobla viro devas dece ŝati la vorton de virino (Z); mi tre alte ŝatas la meritojn de la Pariza Grupo (Z); homoj, kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas 'E-istoj' (Z); la malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj religioj (Z); mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman (Z); nur suferinto ŝatas feliĉon (Z); tiujn kolektivajn dokumentojn la mondo ja ŝatas pli certe, ol [...] (Z); ĉion novan oni ŝatas (Z); bono posedata ne estas ŝatata (Z); la infanoj ne tre ŝatas longan babiladon (Z); ĉiuj ŝatis E-on ne tial, ke ĝi alproksimigas la korpojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn (Z); la politiko ĉiam estis pleje ŝatata de ĉiuj (B); mi multe ŝatas belan manon (Z); (ŝi) ŝatis elegantajn bluzojn (M); ŝati kafon, la legadon.
    aprezi.
  1. Havi favoran opinion pri iu: ŝatu amikon laŭ la dato de akiro (Z); ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas (Z); kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas (Z); oni tute ne havas la intencon ŝati ilin pli alte, ol kiom ili meritas! (Z); knabino kiu vin estimas kaj ŝatas, kvankam ŝi vin ankoraŭ ne amas (Z); la rolo de honesta homo, kiu ĝojas, se lia edzino estas ŝatata (Z); tiajn hundojn mi tre ŝatis, eĉ amis (M).
    estimi.
  1. (+ infinitivo) Volonte, plezure fari ion: ĉu vi ŝatas danci, legi, naĝi?; aliaj ŝatas aktori en kvazaŭ teatraj roloj (M); mi ŝatus starigi ĉi-kuntekste kelkajn demandojn (M).
  • ŝato
    Opinio aŭ sento de iu, kiu ŝatas: mi volas esprimi al vi mian ŝaton de via lasta verko; la malŝato lerni la trudatan, rusan lingvon (M).
  • ŝatateco
    Stato de tiu, kiu estas ŝatata: tenu vin rekte, tio bone aspektas kaj kaŭzas ŝatatecon (Z).
  • ŝategi
    Ege ŝati: ŝatigis florojn (M).
  • ŝatinda
    Tia, ke ĝi meritas ŝaton: li parolis kun ŝatinda simpleco kaj sincereco; li estas unu el la plej ŝatindaj moralistoj.
  • ŝatokupo
    Vd okupo.
  • *malŝati
    1. Rigardi kiel senvaloran, malgravan, preterlasindan: okupata la tutan tagon de nia afero, li devis tute malŝati sian profesion, de kiu li devus vivi (Z); en la orelojn de malsaĝulo ne parolu, ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj (X); kiu malŝatas obeadon al la patrino (X); koron suferantan kaj humilan vi ne malŝatas (X); malŝati la regulojn de la arto rajtas geniulo, sed ja ne vi, mia kara; ne malŝatu la plej ĉarmajn donojn de la naturo! (Z); ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan? (X); lia peso ne povis esti malŝatata (Z); dramoj, kiuj nun estas malŝatataj (Z).
    1. Havi pri iu malfavoran opinion: ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos (X); li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo (X); kiam la Filiŝto vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo (X); ili diras al Miaj malŝatantojn (X); Venecio malŝatas malriĉajn turistojn (M).
      malatenti, malestimi, malzorgi [VIDU] plando, super.
    1. (+ infinitivo) Malvolonte fari ion.
  • malŝato
    Opinio aŭ sento de tiu, kiu malŝatas: mi komprenas, ke tio estas malŝato kontraŭ mi (Z); mi ne povas toleri tian malŝaton de mia plej kara deziro; mi povus vere ekmalami vin pro tiu stranga malŝatado de virinoj (Z).
  • malŝata
    Tia, ke ĝi malŝatas: ŝi rigardis per malŝata rigardo kelkajn mokemajn junajn virinojn (Z); la glaciaj vizaĝoj! la malŝata indigno! (B); raporti pri ĝi severe kaj malŝate (Z); niaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte (Z).
  • malŝatinda
    Tia, ke ĝi meritas malŝaton: li estas malŝatinda kontraŭulo, kvankam tre estiminda homo.
  • memŝatema
    Inklina al (troa) ŝatado de si mem.
    vanta.

    ŝati


    Esprimoj

    Bono posedata ne estas ŝatata.
    La legantoj tre ŝatas liajn artikolojn.
    Mi tre ŝatus demandi ilin, ĉu ili konsentas pagi.
    Multaj ŝatas pli la ĉasadon ol la ĉasaĵon.
    Oni ŝatas la talenton, estimas la honestecon.
    Ĉion novan oni ŝatas.
    Ĉiuj ŝatis Esperanton tial ke ĝi alproksimigas la korojn de la homoj.
    Ĉu vi ŝatas danci?
    Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    malŝata,malŝati,malŝatinda,malŝato,memŝatema,ŝatateco,ŝategi,ŝati,ŝatinda,ŝato,ŝatokupo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    favora
    grava
    kara
    plezura
    tenera
    valora
    vanta (memŝatema)

    absorbi
    admiri
    adori
    ami
    aprezi
    frandi
    dorloti
    estimi
    interesi
    logi
    plaĉi
    preferi
    ravi
    respekti
    zorgi
    ĝui

    amatoro
    amiko
    entuziasmo
    fervoro
    simpatio

    Ankaŭ vidu:

    preferi.

    Iel rilatitaj:

    abomenx absorbx admirx adorx amatorx amikx amx aprezx ba! danĝerx dorlotx entuziasmx estimx favorx fervorx frandx gravx gustumx interesx karakterx karx kondutx logx mirx plaĉx plezurx preferx ravx respektx simpatix tenerx uzx valorx vantx zorgx ĝux