dorloti

*dorlot/i (tr)

Agi kun iu tro kareseme kaj tro indulge: mi estas filo dorlotata kaj sola (X); sur la brakoj vi estos portataj kaj sur la genuoj dorlotitaj (X); ili kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo (X); virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco (X); dorloti serpenton sur sia brusto (Z); estu malbenitaj, ke vi dorlotas viajn membrojn sur molaj kusenoj de volupto! (X); kiu volas panon, ne dorlotu la manon (Z) (laboru!).
  • dorlot (ad)o
    Ago de dorlotanto: ŝin faris dorlotoj de gepatroj tiel malforta, tima! (G); (patrino) preta ekkrii averte aŭ dorlote (Z) (por dorloto).
  • dorlotiĝi
    Sin dorloti, eviti ĉian penon: se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, li poste fariĝas neregebla (X).
  • eldorloti
    Malfortigi iel karakteron, nutri ies malvirtojn per dorlotado: oni devis plenumi ŝian volon, ĉar ŝi estis tre eldorlotita (Z); (f) la eldorlotitaj stomakoj de la gazetoj ne amas sekan manĝon (Z).

    dorlotx


    Iel rilatitaj:

    ŝatx