insulti

*insult/i

  1. (ntr) Esprimi sian malbonhumoron per krudaj paroloj: li koleras kaj insultas (Z); ŝi ploris, la porkopaŝtisto insultis, kaj la pluvo faladis (Z); ĉiuj korteganoj insultis kaj diris, ke la najtingalo estas sendanka (Z); ne rapidu insulti, volu aŭskulti (Z).
    sakri.
  1. (tr) Ofendi per malĝentilaj, maldecaj vortoj: insult la nomon de Dio (X); ne insultu mizeran, ne moku malliberan (Z); la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas labori (Z); ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue (Z); en ĉeesto amata, en forest' insultata (Z); (f) kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas (Z).
    riproĉi, humiligi.
  • insulto
    Vortoj, per kiuj oni insultas: superŝuti iun per insultoj (Z); per insulto kaj kolero ne klariĝas afero (Z); insulto ne algluiĝas (Z) (ĝi estas baldaŭ forgesota).
  • insulta
    Entenanta insulton: insultaj paroloj; insulta rido, gesto.
  • insultataĵo (X)
    Objekto de insultoj.
  • insultema
    Inklina al insultoj.

    insulti

    REVO: [insulti]
    Abomena kanajlo!.Arkikanajlo!.Aĉulo.Blasfemi.Fermu vian klapon!.Fi! Kia malkonvena esprimo.Flavbekulo.Galaj, malicaj vortoj.Insulto(j) kruda, kruela, reciproka(j).Insultoj pluvas.Ĵeti insultojn al ies vizaĝo.Kanajlo de la plej bela akvo!.Kornulo!.Kreteno!.Malnobla bruto!.Melonkapulo.Mi havas kion respondi al mia insultanto.Mizera, penduminda fripono.Molesti.Napokapulo! Nekonvinkebla ŝtipkapulo.Nepenetrebla muro de stulteco.Protokanajlo!.Respondi nur per insultoj.Sakraĵo.Sakri.Senvalora nulo!.Sputi insultojn al iu.Stultulego!.Superŝuti iun per insultoj,per koto.Surĵeti, surkrii iun per koto kaj ŝlimo.Torento da insultoj.Trifoje stulta.Tuta rozario da insultoj.Ventkapulo!.Verŝi sur ies kapon plenpoton da insultoj.Vorto dirita neniam revenas.

    Iel rilatitaj:

    abomenx dirx esprimx kruelx laŭdx malicx noblx stultx ĝentilx ĵetx