ruza

*ruz/a


Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, kaj uzi ilin, ne rimarkate de aliaj: urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj (Z); eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas (Z); alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos (Z); (analoge) ruza mieno; la vulpo do tre ruzan planon teksis (K); ruze eltiri de iu la sekreton; ruze gajni la monon de naivulo.
sagaca, subtila.
  • ruzi (ntr)
    Agi per ruzo: ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? (X).
  • ruzo
    Ago, konduto de iu ruza: nur la ruzo savis nin ambaŭ (Z); milita ruzo (B).
  • ruzaĵo
    Rimedo, uzata de homo ruza: trovi ian belan ruzaĵon, por elturniĝi kaj aperi senkulpa (Z); ĉian artifikon, ĉian ruzaĵon ni devas severe eviti (Z).
  • ruzeco
    Eco de ruza persono: Sara kun virina ruzeco staris malantaŭ la pordo, por subaŭskulti (Z); mi neniam vidis ĉe li ian ruzecon aŭ malhonestecon (Z).
  • ruzulo
    Homo ruza.
  • senruza
    Naiva, malhipokrita, simplanima.
  • superruzi (tr)
    Superi per ruzo: nun tiu ĉi azeno lin superruzas (Z).

    ruzx


    Iel rilatitaj:

    artifikx simplx