najbaro
*najbar/o
- Homo, tribo, popolo loĝanta apude: pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima (X); havi bonan najbaron (Z); pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj; najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas (Z); petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj (X); ŝteli de najbaro (Z); sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas (Z) ( [VIDU] ledo); Hispanoj kaj Portugaloj estas najbaroj (B); (f) malsaĝo estas najbaro de mizero (Z).
- Persono, kiu sidas aŭ troviĝas apud alia: li estis mia najbaro ĉe la tablo; (f) por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera (Z).
najbara - (iu) Loĝanta aŭ troviĝanta proksime de iu: najbara amiko; (f) fajro kaj pajlo ne povas najbare vivi.
- (io) Apartenanta al najbaro: pri havo najbara oni estas malavara (Z); sia estas pli kava ol la najbara (Z); (analoge) edziĝo najbara garantias de eraro (Z).
- (io) Estanta proksime de io: najbara insulo (B), lando (B); najbara al iu, al io.
najbare
Kiel najbaro: iun viziti najbare; najbare peti prunton de uzaĵo. najbare de
Proksime de: najbare de la ŝoseo estis kaŝitaj oazoj (B). najbaraĵo
ĉirkaŭaĵo, proksimaĵo: li loĝas en nia najbaraĵo. najbareco
Proksimeco kaj rilatoj inter najbaroj: al li tiu najbareco estis malagrabla (Z). najbarino
Virino najbara: la kurten' de mia najbarino.
Li loĝas en mia najbaraĵo.Sin alianci kun najbara regno.Strabe rigardi la riĉaĵojn de la najbaro.
Havantaj komunan randon.najbaro : homo, kiu loĝas apude; homo, kiu sidas apude.
apud. domo. fremda. parenco. proksima. rando.
Iel rilatitaj:
apud
domx
fremdx
kvartalx
loĝx
parencx
proksimx
randx