fekunda

fekund/a

  1. [KOMUNUZO] Grandakvante naskanta, produktanta: fekunda grundo, lando; musoj kaj ratoj estas tre fekundaj bestoj; Balzac, la plej fekunda verkisto en sia tempo; (f) fekunda iniciato.
    fruktodona, fruktoriĉa.
  1. Kapabla reprodukti sin: fekunda arbospecio; fekunda ŝafino, virino.
    naskipova.
  • fekundeco
    Eco de iu, io fekunda: jen kio pruvas la fekundecon de tiu ideo; fekundeco de tero; procento de fekundeco de la virinoj agaj inter 25 kaj 30 jarojn.
  • fekundiĝo
    [BIOLOGIO] Kuniĝo de vira kaj ina gametoj, kaj sekva ŝanĝiĝo de tiu lasta al zigoto (aŭ ovo 1): duobla fekundiĝo karakterizas la angiospermojn; interna, ekstera fekundiĝo.
  • fekundigi
    1. [BIOLOGIO] Transformi inan gameton en zigoton: spermatozoo fekundigas ovolon, kiu iĝas ovo; anterozoido fekundigas oosferon.
    1. [BIOLOGIO] Ekestigi fekundiĝon: plejparto el la fiŝoj per laktumo (spermo) fekundigas la ovojn (ovolojn) nur post ties ellaso; artefarita fekundiĝo de virino; laboratoria fekundiĝo (enlaboratoria).
      generi, poleni, gravedigi, naskigi. [VIDU] kopulacio.
  • malfekunda
    Ne kapabla reprodukti sin aŭ naski: malfekunda ĉevalino; malfekunda areo.
    sterila, senfrukta.
  • memfekundiĝo
    [BIOLOGIO] Seksa kuniĝo de du ĉeloj de la sama individuo.

    fekunda


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx apomiksx aridx aŭtogamix ovx seksx virx ĝardenx