kirli

kirl/i (tr) (3)

Komuniki al likvo rapidan turniĝan movon, kiu ordinare naskas ŝaŭmon: kirli ovojn (B), kremon; iom kirli en la potoj kaj gustumi (Z); la uragana kirlis la ondegojn de la maro; la folioj pelitaj de l' vento kirle flugis.
agiti, skui, vipi, batmiksi, turnomovi.
  • kirlo
    1. Rapida rondoturno de fluido: kirloj el flamo kaj cindro; akvokirlo (Z); ventokirlo (Z) (
      ciklono); (f) kirlo da tumultaj emocioj.
    1. [MATEMATIKO] [FIZIKO] (pp vektora kampo) Alia vektora kampo, kies komponantoj dependas de la partaj derivaĵoj de la unua, kaj kiu en ĉiu punkto reprezentas ties infiniteziman kirlan movon.
  • kirlado
    Ago de iu, kiu longe kirlas: kirlado de majonezo.
  • kirliĝi
    Rapide turniĝi, ofte kun ŝaŭmo: la maro kirliĝis sub la vento; polvo, neĝeroj kirliĝas en la aero; (f) la pensoj kirliĝis en lia cerbo.
  • kirliĝo
    Fariĝo de kirlo: estis vera kirliĝo de urbanoj kaj vilaĝanoj (Z).
  • kirlilo
    Aparato por rapide kirli ovojn, ŝaŭmigi lakton ktp: elektra kirlilo.

    kirlx


    Iel rilatitaj:

    agitx bierx ciklonx kafx kuirx neĝx ovx