supo

*sup/o


[KUIRARTO] Likva manĝaĵo, konsistanta en akvo, en kiu estis kuiritaj diversaj ingrediencoj: legoma (magra) supo; vianda supo (Z); la supo kun la reveme naĝantaj buletoj (Z); avena, cepa, okzala, piza, porea supo; supo el bova vosto, el tomatpureo; (f) inter la mano ĝis la buŝo ofte disversiĝas la supo (Z).
buljono, konsomeo, bujabeso.
  • supujo
    Vazo, en kiu oni surtabligas la supon.
  • fiŝsupo
    Supo el fiŝoj kaj legomoj, kuirita en akvo aŭ blanka vino: Provenca fiŝsupo spicita per ajlo, safrano (bujabeso).
  • jogurtsupo
    Refreŝiga supo el jogurto, ajlo kaj kukumpecetoj, ŝatata en Bulgario.
  • kremsupo
    Supo kremeca aŭ kun kremo: asparaga, kukurba kremsupo.
  • laktosupo
    Flueca manĝaĵo, malsimila laŭ landoj, el lakto kaj io kuirita en ĝi, ekz. faruno, grio, pastaĵoj, legomoj.
  • nebulsupo
    (f) Tre densa, nebula atmosfero: sur Venuso regas densega atmosfero, vera nebulsupo.
  • oksovostosupo
    Bruna, pikanta supo aŭ buljono el viandopecetoj de oksa vosto.
  • testudsupo
    Supo el karno de kelonioj (martestudoj).
    salangano.


    Blovi la supon (se tro varma). Prenu supon al vi!.
    akvo. bujabeso. buljono. ĉerpilo. filantropia manĝdisdonado. gulaŝo. hirundonesto. konsomeo. kuiri. kulero. legomo. mangaĵo. telero.
    manĝi. menuo.

    Iel rilatitaj:

    barĉx bujabesx buljonx cerefolix kuirx manĝx menux ovx telerx