vitamino

vitamin/o

[BIOLOGIO] Organika molekulo tre etkvante nepre necesa por la kreskado kaj bona funkciado de iuj vivuloj, kiuj ne kapablas sintezi ĝin kaj sekve devas ricevi ĝin per sia nutrado: la manko de vitaminoj estigas malsanojn; estas du grupoj da vitaminoj: la olesolveblaj (A, D, E, K) kaj la akvosolveblaj (B, PP, C kaj P).
oligoelemento, askorba, biotino, pantotenata acido, retinolo.
  • antipelagra vitamino
    Vitamino PP (nikotina amido kaj nikotina acido) el B-komplekso.
  • antiskorbuta vitamino
    Vitamino C (askorba acido).
  • vitamina
    Entenanta vitamino (j)n: vitamina pastelo.
  • vitaminologio
    Studo de la vitaminoj kaj de iliaj efikoj sur la organismoj.
  • vitaminoterapio
    Kuracado per vitaminoj.
  • senvitaminozo
    [MEDICINO] Malsano pro vitaminmanko.

    vitaminx


    Iel rilatitaj:

    avitaminozx beriberx biotinx branx cianokobalaminx manĝx ovx