proteino

protein/o


[KEMIO] ĉiu makromolekula natura substanco, konsistanta el aminacidoj, kuniĝintaj per peptida ligo, eventuale ankaŭ kun alispecaj molekuloj: krom glucidoj kaj lipidoj, proteinoj estas la ĉefkonsistaĵoj de la vivuloj; ovoblankaĵo, gluteno konsistas el proteinoj.
peptido.
  • proteinazo
    Enzimo, malkombinanta proteinojn.
  • proteinliza
    Malkombinanta proteinojn: proteina enzimo.
  • flavoproteino
    Enzimo, rolanta en la ĉelaj oksido-reduktoj kaj enhavanta kunenzimon devenantan el riboflavino.
  • glikoproteino, glucidoproteino
    Heteroproteino kun glucida parto.
  • heteroproteino
    Proteino, konsistanta el aminacidoj kaj el neproteina parto (
    prosteto), ekz. hemoglobino.
  • lipoproteino, lipidproteino
    Heteroproteino kun lipida parto.
  • nukleoproteino
    [KEMIO] Kompleksa proteino, precipe troviĝanta en la ĉelnukleo, kaj konsistanta el polipeptida parto kaj nuklea acido.
  • skleroproteino
    [KEMIO] Fibra proteino nesolvebla en akvo, ekz. keratino, kolageno, elastino.

    proteinx


    Iel rilatitaj:

    alaninx albumenx albuminx albumozx argininx asparaginx aspartx azotx biuretx cisteinx cistronx citokromx manĝx ovx