instituto

*institut/o

Nomo de diversaj institucioj, precipe uzata pri altlernejoj aŭ korporacioj sciencaj kaj artaj: instituto de kemio, de inĝenierarto, de komerco; la Francia Instituto (tuto de la kvin Akademioj); Internacia Esperanto-Instituto.
RIM. Oni ne uzu tiun vorton anst. 'edukejo'.
  • Pasteŭr-instituto
    Franca scienca fondaĵo por esploroj pri biologio kaj medicino, precipe mikrobiologio, molekula biologio, biokemio, imunologio, pri ilia instruado, kaj por pretigo kaj vendo de plej diversaj vakcinoj kaj serumoj.

    Iel rilatitaj:

    legx