neta

*net/a

  1. (pp skribaĵo) Ricevinta sian definitivan skribformon; prezentanta klaran aspekton, sen korektoj kaj makuloj: neta kopio de manuskripto; neta letero; nete reskribi sian poemon.

RIM. Ne uzu 'neta' en la senco (precize) 'klara', 'senkonfuza'.
  1. [TEKNIKOJ] Tiel farita, ke restas nenia elstaraĵeto, pendantaj fibroj, neregulaj konturoj ks: fari netan tranĉon; neta muldaĵo; la gisa peco rompiĝis nete; (f) jen neta aranĝo (lasanta lokon al nenia diskuteblaĵo).
  1. [FINANCO] Rigardata sen ia kromaĵo; taksata laŭ la nura propra kvanto, valoro ks: neta salajro (post depreno de la kotizoj ks); neta prezo (ekster ĉia rabato); neta gajno, neta profito (definitiva profito, kiu estas post depreno de elspezoj faritaj aŭ de perdoj okazintaj); neta pezo (sentara pezo, pezo de la varo mem ne enkalkulante la pezon de pakumo, envolvaĵo).
  • neto
    Io nete skribita.
  • netigi
    Reskribi nete: netigi sian lernejan taskon.
  • malneta
    1. (pp skribo) Prezentanta forstrekojn, makulojn ks.
    1. [TEKNIKOJ] Prezentanta konturon, randon kun multaj neregulaĵetoj.
    1. [FINANCO] Tia, ke oni ne dekalkulis ion: malneta pezo (kiel oni ĝin legas sur la pesilo, kun la envolvaĵo kc); malneta salajro (kiel oni ĝin skribas sur la tabelo, nominala); malneta profito (ne dekalkulinte la elspezojn necesigitajn kc).
  • *malneto
    Unua prova skribaĵo kun korektoj, plibonigoj aŭ makuloj, laŭ kiu oni poste transskribas la neton.

    Iel rilatitaj:

    bruttx legx