mamo

*mam/o

  1. a) [ANATOMIO] (mamma) Tiu elstara parto de la brusto de hominoj kaj simiinoj aŭ de la ventro ĉe la ceteraj mamulinoj, kiu entenas la laktoglandojn: se vi estus al mi kiel frato, kiu suĉis la mamojn de mia patrino! (X); eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn (X); melki la mamojn de bovino. [VIDU] mamfrato, mammezuro, mamnutri, mampinto, mamsuĉi, mamsuĉigi.

b) [ANATOMIO] (mamma) Homologa organo de virseksaj mamuloj (inkl. homon).
  1. Tiu sama parto ĉe virinoj, rigardata kiel amorlogaĵo: nia fratino ankoraŭ estas malgranda, kaj mamojn ŝi ankoraŭ ne havas (X); viaj mamoj estu al mi kiel la penikoj de la vinbertrunko! (X); tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj (X); ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj! (X). [VIDU] mamgloboj, mamzono.
  • mama
    Rilata al mamo: mama absceso.
  • mamingo
    Mamzono.
  • mamuloj
    [ZOOLOGIO] Klaso (Mammalia) de vertebruloj, ĉe kiuj la inoj nutras siajn idojn per sia lakto: homo, hundo, baleno estas mamuloj.
  • mamalgio
    [MEDICINO] Mama doloro.
  • mamektomio
    [MEDICINO] Ablacio de mamo.
  • demamigi
    Senigi idon je mamnutrado, por alkutimigi ĝin al nelikva nutraĵo: kiel infano demamigita, tiel estas en mi mia animo (X); la demamigado estas, por la psikanalizistoj, la origino de multaj kompleksoj.

    mamo


    Iel rilatitaj:

    alantoidx alkx amazonx azenx blastocerx brustx cicx dazipodx hundx infanx korpx laktx seksx