orfo

*orf/o

Knabo, kies gepatroj, aŭ nur unu el ili, mortis: ŝtatadoptita milita orfo; ne ĉiu, diris Karotharulo, havas la bonsanĉon esti orfo.
  • orfa
    Perdinta la patron aŭ/k la patrinon: orfa infaneto; (f) la fenestro restis orfa je siaj vitroj; iliaj laboriloj kuŝis orfe (forlasite) sur la stablo.
  • orfeco
    Stato de iu orfa.
  • orfejo
    Rifuĝejo por la orfoj.
  • orfigi
    Fari iun orfa: tiu katastrofo orfigis multajn; (f) tagoj kaj noktoj, kiam orfigita animo vane vokas la perditon (Z).
  • orfino
    Orfa knabino: mi estas ja orfino elpelita (Z).

    orfo


    Iel rilatitaj:

    infanx