malto

malt/o (3)

ĝerminta sekigita greno, ordinare hordeo, uzata por fabriki bieron.
  • maltazo
    [KEMIO] Enzimo, kiu katalizas la hidrolizon de maltozo al glukozo.
  • maltejo
    Fabriko de malto.
  • malti (tr)
    Aldoni malton al io: maltita faruno, gisto.
  • maltigi
    Transformi al malto.
  • maltigado
    Procedo, kiun oni aplikas al diversaj grenoj, por ŝanĝi ilin al malto: maltigado konsistas el ekĝermo kaj sintezo de enzimoj, i.a. amelazoj.
  • maltozo
    Sukero, disakarido, konsistanta el du molekuloj de glukozo, trovebla en malto kaj kiel produkto de la hidrolizo de amelo aŭ de glikogeno.
  • grenmaltozaĵo
    Ameo.
  • Malt/o (Z)
    Insulo kaj regno en Mediteraneo, inter Sicilio kaj Afriko (La-Valeto).
  • Malta
    Rilata al Malto; Malta lingvo; Malta ordeno (kavalira ordeno kristana); Malta febro (brucelozo).

    maltx

    Bildvortaro

    246 : Maltejo kaj bierfarejo I


    246-01 -41 : preparado de malto (maltigo)
    246-01 -22 : maltiga turo (maltoprodukta instalaĵo)
    246-02 : enŝutilo de hordeo
    246-03 : lavetaĝo kun premaera lavilo
    246-04 : elflu-kondensilo
    246-05 : akvokolektujo
    246-06 : kondensilo por molakvo
    246-07 : kolektujo de malvarmiga fluaĵo
    246-08 : trempetaĝo (trempokuvo)
    246-09 : ujo por malvarma akvo
    246-10 : ujo por varma akvo
    246-12 : pneŭmata instalaĵo
    246-13 : hidraŭlika instalaĵo
    246-14 : freŝ- kaj rubaera ŝakto
    246-15 : forsuĉilo de rubaero
    246-16 -18 : sekigaj etaĝoj
    246-16 : antaŭsekiga kamero
    246-17 : varmaera blovilo
    246-18 : postsekiga kamero
    246-19 : eldukto de sekiga aero
    246-20 : funelo por seka malto
    246-22 : fridiga kompresoro
    246-23 : verda malto (ĝermaĵo)
    246-24 : turnebla hurdo
    246-25 : centra regejo kun procezoskemo
    246-26 : liverŝraŭbo
    246-27 : lavetaĝo
    246-28 : trempetaĝo
    246-29 : antaŭsekiga kamero
    246-30 : postsekiga kamero
    246-31 : hordeosilo
    246-32 : pesilo
    246-33 : hordeolevilo
    246-34 : trivoja glitiga kesto
    246-35 : maltolevilo
    246-36 : purigilo
    246-37 : maltosilo
    246-38 : ĝermoforsuĉilo
    246-39 : ensakiga aparato
    246-40 : polvoapartigilo
    246-41 : enŝuto de hordeo
    246-42 : macerado en macerejo
    246-43 : antaŭmacerujo por miksi maltogrion kun akvo
    246-44 : macerujo por maceri malton
    246-45 : macerkaldrono por boligi maceraĵon
    246-46 : kaldronkovrilo
    246-47 : miksilo
    246-48 : ŝovopordo
    246-49 : akvoaldukto
    246-50 : bierfaristo (bierfarestro)
    246-51 : filtrujo por sedimentigi rekrementojn kaj filtri la maltaĵon
    246-52 : kranaro por kontroli la purecon de la maltaĵo
    246-53 : lupolkaldrono por kuiri la maltaĵon kun lupolo
    246-54 : ĉerpa termometro

    Eble rilatitaj:

    amex, bierx, grenx,