fagopiro

fagopir/o

  1. [BOTANIKO] G. (Fagopyrum el poligonacoj), parenca al poligono 2, de unujaraj, rapide kreskantaj herboj, kun triangulaj aŭ korformaj folioj, kun malgrandaj blankaj aŭ rozetaj floroj en fasketoj spike ariĝintaj kaj kun triangulsekcaĵaj, amelriĉaj akenoj uzataj en homa nutrado; 8 sp-oj el Azio kaj E Afriko.
  1. [KOMUNUZO] La fruktoj de fagopiro 1, pli speciale de la ordinara fagopiro.
    poligono.
  • ordinara fagopiro
    Sp. (F. esculentum), el C kaj N Azio, unujara herbo kun blankaj aŭ rozetaj floroj kaj kun glatsupraĵaj fruktoj uzataj por fari i.a. grizan farunon kaj flokojn; kvazaŭhejma en kelkaj lokoj de Eŭropo, plej kultivata sp. de fagopiro.
  • tatara fagopiro
    Sp. (F. tataricum), el Hindio, tre parenca al la ordinara fagopiro sed kun blankete aŭ navete blankaj floroj kaj kun malglatsupraĵaj, amargustaj fruktoj; malpli kultivata ol la antaŭa.

    fagopirx


    Iel rilatitaj:

    grenx