tritiko

*tritik/o

  1. [BOTANIKO] G. (Triticum el poacoj) de unujaraj herboj kun apeksa, densa, ofte kvarflanka spiko el 2-5-floraj, iom plataj spiketoj, kaj kun grajnoj, unuope havantaj pli-malpli profundan, laŭlongan sulkon sur la interna flanko; 4 sp-oj el Eŭropo, U Azio kaj N Afriko, i.a. T. monococcum, ekkultivita en E Mediteranea regiono antaŭ ĉ. 10 000 j; 2 sp-oj (T turgidum kaj T. aestivum) kaj centoj da kf-oj estas gravaj grenplantoj, kies grajnoj estas uzataj, i.a. por pano kaj pastoj: tritiko mola (por pano), malmola (pli riĉa je gluteno, por pastoj).
    spelto.
  1. [KOMUNUZO] La grajnoj de tritiko 1. SIN. tritikgrajnoj.
  • tritika
    Konsistanta el tritiko: jen vi havas grandan tritikan panon (Z).
  • bovintritiko
    Nomo de kelkaj sp-oj de melampiro ŝatataj de la brutoj, i.a. la agra melampiro.

    tritiko


    Iel rilatitaj:

    agrostemx bierx bovx florx grenx panx