rizo

*riz/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de orizo (kultiva orizo), tropika, unujara, pli-malpli marĉa herbo 1-2 m alta, kun longaj, mallarĝaj folioj, kun unufloraj spiketoj en 20-30 cm longa paniklo kaj kun malmolaj, tre nutraj grajnoj; grava grenspeco, origina el SE Azio, vaste kultivata en la varmaj regionoj.
  1. [KOMUNUZO] La grajnoj de rizo 1. SIN. rizgrajnoj, rizeroj.
  1. [KUIRARTO] Tiuj grajnoj manĝpretigitaj: glueca rizo; pulardo kun rizo.
  • rizaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo farita surbaze de rizo.
    pilafo, rizoto.
  • rizejo
    Subakvigebla kampo, en kiu oni kultivas rizon.
  • rizero, rizgrajno
    Grajno de rizo 1: pistitaj rizeroj.
  • fiŝrizaĵo
    [KUIRARTO] Hinddevena manĝaĵo el rizaĵo, bakitaj fiŝpecoj kaj ĝismalmole boligitaj ovoj.

    rizo


    Esprimoj

    Amara kaj dolĉa vinoj faritaj el glua rizo estas plej ŝatataj.
    En provincaj regionoj en Japanio etendiĝas rizkampoj kaj digoj ĉirkaŭ vilaĝoj.
    La virinoj prenas plenmaneton de la glua rizo el siaj bambuaj korbetoj kaj donacas al ĉiuj petantoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    fiŝrizaĵo,riz(o)vino,rizaĵo,rizejo,rizero,rizgrajno,rizkuko,rizo,rizpano,rizvinagro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    glueca
    marĉa
    nutra
    pistita
    tropika
    unuajara

    kuiri

    poacoj

    grajno
    orizo
    pilafo
    rizoto

    Ankaŭ vidu:

    manĝi

    Iel rilatitaj:

    amex fiŝx glux grajnx grenx jarx kuirx manĝx marĉx nutrx orizx pilafx pistx pox rizotx tropikx ĉopsux