pajlo

*pajl/o

Aro da sekigitaj tigoj kaj folioj de kultivplantoj, precipe grenspecoj sengrajnigitaj: sekala, riza, lina pajlo; garbo da pajlo; sen fajro ne brulas eĉ pajlo (Z); kiel pajlo estas dispremata en sterka koto (X); (f) faradi brikojn sen pajlo (voli labori sen la necesaj rimedoj: ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj (X)); disigi la grenon de la aferoj disde la pajlo de la vortoj.
kulmo, stoplo. [VIDU] pajlbudo, pajlohomo, pajloŝtopi.
  • pajla
    Konsistanta el pajlo: pajla ĉapelo, tegmento; seĝoj kun kavigita pajla reto (Z); la edzino fariĝis pajla (provizora) vidvino (Z).
  • pajlaĵo
    Sternaĵo el pajlo, servanta por kuŝi.
  • pajlero
    Unuopa tigo el pajlo: ili estas kiel pajlero antaŭ vento! (X); trinki per pajlero.
    ŝalmo; (f) alkroĉi sin al pajlero.
  • pajlokolora
    Flava kiel pajlo.

    pajlo


    Iel rilatitaj:

    brosx ferx grenx legomx tegmentx ĝardenx