maizo

*maiz/o

  1. Sp. de zeo (Zea mays el poacoj) de unujara, monoika herbo 2-4 m alta, kun grandaj folioj, kun apeksa virseksa infloresko (paniklo) kaj kun akselaj, ofte unuopaj inseksaj infloreskoj en formo de dikaj, cilindraj spikoj ĉirkaŭitaj de larĝaj brakteoj; origina el C Ameriko, tre vaste kultivata por la amelriĉaj, malmolaj grajnoj, kiuj estas grava greno uzata por besta kaj homa nutradoj: kaĉo flokoj, faruno, manĝoleo, furaĝo ktp: kampo de maizo (K).
  1. [KOMUNUZO] La grajnoj de maizo 1. [VIDU] polento.
  • krevmaizo, pufmaizo
    [KUIRARTO] Maizgrajnoj, krevigitaj per rostado, sukeritaj aŭ salitaj.

    maizo


    Iel rilatitaj:

    florx grenx legomx