soklo

sokl/o (2)

  1. [ARKITEKTURO] Bazo, ordinare kvadrata, pli larĝa ol alta, sur kiu staras kolono, statuo aŭ simila konstruo.
  1. Translokebla bazo, sur kiu oni starigas statueton, vazon ks.
    piedestalo, postamento, stablo.
  1. [ELEKTRO] La parto de elektra ampolo aŭ elektrontubo, kiu fiksas ĝin en ĝia portilo kaj konektas ĝin al la nutra cirkvito: bajonetsoklo, ŝraŭbsoklo.
    ampolingo.
  1. a) [GEOLOGIO] Vasta peneplaniĝinta terenaro, multfalta, ĝenerale metamorfa, ofte granitiĝinta, sur kiu neakorde kuŝas sedimentaj k/aŭ vulkanaj terenoj.
    kratono.

b) [GEOLOGIO] Baza sedimenta terenaro, malmulte deformiĝinta kaj ne translokiĝinta pro montariĝo, kontraste kun la pli novaj terenoj.
tegaĵo.

Iel rilatitaj:

aŭtoktonx bazx