simptomo

simptom/o (2)

  1. Organisma fenomeno, estigata de malsaneca stato: objektivaj subjektivaj simptomoj; li prezentas ĉiujn simptomojn de tifoido.
    signo.
  1. (f) Signo, kiu atestas pri la ekzisto, okaziĝo de io: la borso montras simptomojn de deprimo.
  • simptoma
    Rilata al simptomo: simptoma (aŭ prefere: kontraŭsimptoma) medikamentado.
  • simptomaro
    Tuto de la simptomoj de difinita malsano kaj ties priskribo.
    sindromo.
  • simptomologio
    Studo de la simptomoj de la malsanoj.

    Iel rilatitaj:

    asistolix avertx aŭtismx gripx