spiralo

spiral/o

  1. [MATEMATIKO] Ebena kurbo, kiu pli kaj pli malproksimiĝas de sia deira centra punkto, rondirante ĉirkaŭ ĝi.
  1. (evi) = helico: peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta (Z).
    spiralplonĝi. [VIDU] spiralrisorto.
  • spirala
    Havanta la formon de spiralo: spirala konko de heliko; aŭtuna vento pelis mortintajn foliojn kaj turnadis ilin spirale ĉirkaŭ nevidebla akso.
  • spirali (ntr)
    Prezenti spiralojn: la fumo spiralis el la malalta kameno.
  • spiralaĵo
    1. Tubo en spirala formo: spiralaĵo de retorto.
    1. = voluto.


    Iel rilatitaj:

    balancierx ŝtupx