helico

helic/o (4)

  1. [MATEMATIKO] Volva kurbo sur cirkla cilindro, kiu sekcas ĉiujn generantojn je la sama angulo.
  1. [TEKNIKOJ] Kurbo de ŝraŭbkanelo.
  1. [TEKNIKOJ] Alohava, ŝraŭbforma aparato, kiu rotaciante produktas puŝon aŭ tiron en aero aŭ akvo kaj servas por movi aviadilon aŭ ŝipon: ĝustigebla helico (kies aloj estas ĝustigeblaj al dezirata paŝo en ripozstato); variigebla helico (kies aloj estas ĝustigeblaj eĉ dum rotacio); dekstruma, livuma helico; puŝa helico (produktanta kunpremon en sia ŝafto); tira helico (produktanta streĉon en sia ŝafto).
  • helica
    1. Laŭ formo de helico 1.
    1. Movata per helico (j): helica ŝipo.
      rada.
  • helicero
    [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Unu rondiro de ŝraŭbkanelo, do tiu parto de la helico, kiu troviĝas inter du sinsekvaj sekcipunktoj de la ŝraŭbforma kurbo kun certa generanto de la cilindra surfaco (turno je 360°).
    paŝo.
  • helicoido
    [MATEMATIKO] Surfaco generita de rekto, kiu moviĝas tiel, ke ĉiu punkto trairas helicon kun donita akso.
  • alfa-helico (α-helico)
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Sekundara strukturo de proteino, konsistanta el helica polipeptida ĉeno, stabiligita de hidrogenaj ligoj.

    helico


    Iel rilatitaj:

    alx aviadx ŝipx ŝtupx