pala

*pal/a

  1. (pp vizaĝo) Perdinta sian naturan ruĝetan koloron, blanketa: vi ja estas pala kiel la morto! (Z); li fariĝis pala kiel kreto (Z); kadavre pala (Z); pala pro timo, de kolero.
  1. Senbrile blanketa: ni vidas la palan lunon (Z); sur la pala ĉielo la steloj briletis (B); pala vintra suno.
  1. (f) Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova: palaj oficialaj paroloj (Z); palaj jaroj; doni nur palan bildon de io.
    hela.
  • paleco
    Eco de iu, io pala: (f) al la koloro hela de decido aliĝas la paleco de l' pensado (Z).
  • paligi
    Fari iun pala: viroj, kies sola nomo la tiranojn paligas (Z); (f) tiu festo paligis ĉiujn antaŭajn (Z).
    blankigi.
  • *paliĝi
    Iĝi pala: ankoraŭ ne paliĝus la cikatro (Z); li paliĝis de la ekscitiĝo (Z); la paliĝado de l' lumanta vermo anoncas la aperon de l' mateno (Z); (f) lia famo paliĝis; tiu unua impreso kun la tempo paliĝadis.

    pala

    REVO: [pala]


    blanka. griza. hela. koloro. sana. vizaĝo. zorgi.

    Iel rilatitaj:

    blankx grizx helx kolorx sanx vizaghx vizaĝx zorgx