cetera

*ceter/a

Restanta, ankoraŭ ne menciita: la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, forkondukis Nebuzaradom (X); la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l' vorto ŝanĝiĝadis (Z); ĉemizojn, kolumojn, manumojn k ceterajn similajn objektojn [...] (Z); la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan (Z); k ceteraj (aferoj; mll: kc); liaj ceteraj filoj estas ankoraŭ tro junaj; la ceterajn el la popolo li foririgis (X); unuj jesas, aliaj neas, la ceteraj silentas.
  • cetere
    Krom tio, aliflanke: cetere, se la vorto estas permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga (Z); cetere, eĉ krom tiuj motivoj, ĉu vi trovas konvena, ke [...] (Z); tion ni eksciis el la gazeto, kiu cetere ne estas plene fidinda (Z).
  • cetero
    ĉio restanta: faru vian aferon, Dio zorgos ceteron (Z).
    cetera

    cetera


    Malfruaj piroj (maturiĝas post la ceteraj). Unuj jesas, aliaj neas, ceteraj silentas.
    aĉaĵaro. apudetableto, demetmeblo. balaaĵo. cindro. deĉizaĵo. defalaĵo. eksmodaĵo. elĵetindaĵo. ereto, paneo, peceto. fajlaĵo. feĉo. forĵetaĵo. fundo. karbopolvo. pluso, profito, supergajno. raspaĵo. rekremento. relikvo. resto. reziduo. rompaĵo. rubo. saldo. sed. sedimento. segaĵo, segpolvo. sentaŭgaĵo. skorio. skrapaĵo. spikumi. stoko. stoplo. stumpo. superresto. ŝelaĵo. taro. tegolrompaĵo. vinfeĉo.
    ankaŭ. resti. tuta.

    Iel rilatitaj:

    ankaŭ restx sed tutx