escepti

*escept/i (tr)

Apartigi k lasi ekster elnombrado, asertado, pridiritaĵo: la mortigistojn oni esceptis el la amnestio (B); escepti iun el komuna leĝo; se ni esceptos ian kriantan erarpaŝon, ĉiu devas konsenti, [...] ke (Z); celadon al Lingvo Internacia ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo (Z); ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita (Z); la pentantoj estu esceptataj el la ŝtiparumo.
ekskluzivi.
  • escepto
    Io esceptita: tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo (Z); fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi ne konsilus (Z); 'krom' per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon (Z); ili tute ne prezentas ian escepton (Z); ne ekzistas regulo sen escepto (Z); la reĝo kunvokis ĉiujn judojn sen escepto (X); ĉiuj estos punitaj kun escepto de vi.
  • escepta
    Prezentanta escepton; eksternorma, eksterordinara: en tiaj esceptaj okazoj; li okupas gravan postenon pro siaj esceptaj kapabloj; en momento de escepta sincereco.
  • escepte
    1. En escepta okazo: mi kuracas la okulmalsanojn nur escepte.
    1. Ekskluzive nur: esceptante ĉion alian: mi min okupas escepte de malsanoj de okuloj (Z); escepte por vi, alte estimata sinjorino, mi nepre oferus mian liberecon k edziĝus (Z); tiuj sovaĝuloj nutras sin escepte per kreskaĵoj (Z).

    RIM. Por eviti la miskomprenojn, estas konsilinde uzi en la unua senco 'esceptokaze' k en la dua 'ekskluzive'.
  • escepte de
    Kun escepto de; ekskluzive de: li pardonis al ĉiuj, escepte de sia filo.
    krom, ekster, flanklasi.
  • escepte se
    Krom se; sed ne se: mi venos, escepte se pluvos.
  • senescepte
    Nepre, absolute; ne farante, ne havante escepton.

    esceptx


    Iel rilatitaj:

    amnestix anomalix tutx ĉiu ĝeneralx