ekskluziva

ekskluziv/a (2)

  1. Tia, ke ĝi ne akceptas ĉion aŭ ĉiun alian pro neakordigeblo:la lingvo havas grandegan k preskaŭ ekskluzivan rolon en la diferencado de la gentoj (Z); ekskluziva societo, privilegio, rajto de kopio, superregado de la ĉefaj lingvoj.
  1. Eksterlasanta aŭ formetanta la menciitan aferon: la prezo de la manĝo estas ekskluziva je (aŭ de) la vino; ambaŭ teorioj ne estas reciproke ekskluzivaj.
    inkluziva.
  • ekskluzive
    1. Neakceptante ĉion alian pro neakordigeblo: pli ol mil homoj parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo (Z); fordoni min plene k ekskluzive al miaj amataj idealoj (Z); ili apartenas ekskluzive al mi (Z); havi sencon ekskluzive aktivan; uzi E-on ekskluzive por celoj praktikaj (Z).
      nur, sole.
    1. Eksterlasante la menciitan aferon aŭ limon: ni lernis ĝis la 9a ĉapitro ekskluzive; la bileto validas por 20 tagoj ekskluzive je (de) la dimanĉoj.
      ekster, krom.
  • ekskluzivi (tr)
    Eksterlasi kiel neakordigeblaĵon: ateismo ne ekskluzivas bonmorecon; la prezo de la manĝo ekskluzivas la vinon; la bileto estas nepre persona k ekskluzivas la transdonadon al alia persono.
    escepti, forigi, kontraŭi, malpermesi. [VIDU] enhavi, allasi.
  • ekskluziveco
    Eco de io ekskluziva: filmo prezentata en ekskluziveco; ekskluziveco de procedo.
  • ekskluzivema
    Dezira forfermi (societon ks) al aliaj personoj: ekskluzivema klubo, mondumo; snoba ekskluzivemo.
  • ekskluziviga
    Ekskluzivanta unu el la ebloj: se la libereco fariĝos por ni tro ĝenanta, tiam [...] la L.K. donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon (Z).

    ekskluzivx


    Iel rilatitaj:

    tutx