inkluziva

inkluziv/a

Enhavanta en si, kiel parton de tutaĵo: la prezo estas inkluziva de la sendkostoj; inkluzivaj hotelprezoj (entenantaj ĉion).
ekskluziva.
  • inkluziv/e (2)
    Enhavante la koncernan aferon aŭ limon: mi forestos de lundo ĝis jaŭdo inkluzive (enkalkulante jaŭdon); ekzistas diversaj aŭdaj signoj inkluzive de la parolo (inter kiuj estas la parolo); paĝoj 7 ĝis 23 inkluzive (inkluzivante la paĝojn 7an kaj 23an); li donis al David ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon (Z).
  • inkluzivi (tr)
    Klaresprime enhavi en si: tiu prezo inkluzivas la manĝojn kaj la trinkaĵojn; akcepto en la asocion inkluzivas la voĉdonrajton. SIN. inkludi.
    ekskludi, implici.
  • inkluzivo
    Ago, per kiu oni inkluzivas ion: la inkluzivo de tiuj rezervoj en la kontrakto.
  • inkluzivaĵo
    Io inkluzivita.

    inkluzivx


    Iel rilatitaj:

    enhavx tutx