resumi

*resum/i (tr) (en U.V. sub 'sumo')


Koncize esprimi per malmultaj vortoj la esencon kaj precipon de tio, kio estis dirita aŭ skribita pli detale kaj longe: resumi artikolon, paroladon, raporton; ni resumu la situacion.
  • resumo
    Mallongigita prezento de io pli longe dirita aŭ skribita: la resumo de la debatoj; resumo de la atestoj farita de la juĝisto; oftalmologia traktaĵo kun resumo en E.
    kompendio, skemo.
  • resume
    Per malmulte da vortoj: viajn leterojn mi respondos nur resume (Z).
  • resumado
    Agado de tiu, kiu resumas: preni sur sin la resumadon de la financa raporto.
  • kontresumo
    Provizora eltiraĵo de ies konto, je difinita dato.

    resumx


    Iel rilatitaj:

    aforismx sumx tutx