tradicio

tradici/o (1)

  1. Buŝa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj ks de unu generacio al alia, kaj tio, kio estas tiel transdonita: la tradicio ligas la jarcentojn (B); fondi interpretadon de rolo sur la scenejan tradicion; kvazaŭ malaperis nun subite la historio kaj la tradicioj (Z); la tradicioj de la Nederlanda skolo de pentrarto.
    rutino.
  1. [RELIGIO] Doktrino, supozita el dia fonto, sed ne skribita, ekz. instruoj de Moseo akceptitaj de la Fariseoj, sed ne troveblaj en la Leĝo, aŭ diroj kaj faroj de Mahometo ne registritaj en la Korano.
  • tradicia
    Bazita sur la tradicio: tradicia festo (B); la alta, nekomprenebla forto, kiun ni povas nomi per la tradicia nomo 'Dio'aŭ per ia alia nomo (Z); gente tradicia religio (Z); tradicia proceduro.
  • tradicie
    Konforme al tradicio: tradicie la viroj kunvenas en apartan lokon de la preĝejo; per tradicie kanta tono (Z).
  • tradicii (tr)
    Transdoni en tradicia formo.
  • tradiciismo
    Respekto (eventuale sk.: troa) por la tradicio, en politiko, arto, religio k.a.

    tradicio

    REVO: [tradicio]

    kutimi popolo

    Iel rilatitaj:

    dadaismx klasikx kutimx popolx