nomado
nomad/o (2)
Membro de tribo, klano ks, kiu konstante migras de loko al alia, ne havante fiksan restadejon: la nomadoj de la stepoj, de la sudamerikaj arbaroj. nomadi (ntr)
Vivi kiel nomado.
vagi. nomadismo
Vivmaniero de la nomadoj: paŝta nomadismo. malnomadiĝi
Fiksiĝi en daŭra loĝloko: la neolitika malnomadiĝo.
Iel rilatitaj:
amoridx
boŝmanx
ciganx
hejmx
popolx
tendx