vulgara

vulgar/a

  1. ĝenerala, ordinare uzata: la vulgara araba lingvo (kontraste kun la klasika skriba); la vulgara greka lingvo; tio estas ja sufiĉe vulgara antaŭjuĝo; la nomo virgulino estas sufiĉe vulgara kaj ne tiel bontona, kiel la nomo stampilo (Z); vulgare akceptita tradicio.
  1. = triviala: fremduloj malgraciaj, vulgare ridantaj (B).
  • vulgaraĵo
    Esprimo vulgara.
  • vulgareco
    Eco de io vulgara: la vulgareco de tiu nocio ne signifas, ke ĝi estas erara.
  • vulgarigi
    Fari ion vulgara: vulgarigi sciencan malkovron, teorion; vulgariga libro.
  • vulgarulo
    Homo el la popolo, ne distingiĝanta per ia trajto.

    vulgara


    Iel rilatitaj:

    banalx popolx