moro

*mor/o

ĝenerala vivmaniero kaj kutima konduto de iu homgrupo (popolo, gento, klaso k.a.): la moroj estas nenio alia, ol la kondiĉitaj refleksoj de difinita socio; li faris krucosignon laŭ Kristana moro (Z); vi neniam atingos, ke mi iru kontraŭ la moroj de la mondo (Z); alia tempo, aliaj moroj (Z); la moroj de la mondo postulas, ke infanoj nuntempe vizitadu gimnazion (Z); leĝo malaperas, moro daŭras (Z); fariĝis moro en Izraelo, ke ĉiujare la filinoj iras priplori la filinon de Jiftaĥ (X); la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto dirus (Z); nobligi la morojn (B); bonaj, malbonaj moroj; rigidmora, severmora homo.
juro, kutimo, moralo, tradicio.
  • moristo
    Verkisto, kiu observas kaj priskribas la morojn tiaj, kiaj ili estas.
  • primora
    Rilata al la moroj: pri mora komedio, romano.

    moro


    Iel rilatitaj:

    aŭsterx civilizacix civilizx decx popolx