demagogo

demagog/o (2)

Politikisto, kiu pro propra utilo flatas la popolon k ekscitas ties pasiojn, anst. eduki ties prudenton: liberigi nian aferon de demagogoj (Z).
  • demagogeco
    1. Karaktero k konduto de demagogo.
    1. Demagogio 2: se ia popolo ne volus havi parlamenton k preferus anarĥion aŭ demagogecon [...] (Z).
  • demagogio (3)
    1. Klopodo por iĝi estranto de popolo, ekscitante ties pasiojn per belaj vanaj paroloj aŭ promesoj.
    1. Senbrida superregado de demagogoj.


    Iel rilatitaj:

    politikx popolx promesx