migri

*migr/i (ntr)

  1. Iri de unu loko al alia malproksima, sen tre difinita celo: he, kamarado, kien vi migras? (Z); silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ fruktoĝardeno (Z); kiel fremdulo li migris en fremda lando norden (Z); junaj migrantaj viroj (Z); (f) la legendoj migras de lando al lando; la fenica alfabeto migris tra la tuta okcidenta mondo.
    vojaĝi, ekskursi, promenadi.
  1. Translokiĝi de loko al loko laŭ la bezonoj, ne havante fiksan sidejon: migranta direktoro de teatro (Z) (de marionetoj); la Araboj de la stepo migras kun siaj gregoj, de paŝtejo al paŝtejo; migranto mi estas sur la tero (X); (f) ŝia portreto, kiun li estis trovinta ĉe la malnovaĵisto, migris returne al la malnovaĵisto (Z).
    vagi.
  1. [ZOOLOGIO] Amase kaj periode translokiĝi de unu restadejo al alia kaj reciproke: estis la tempo, kiam la cikonioj migras norden (B); migranta benko da haringoj; (f) li rigardis la stelojn migrantajn sur la ĉielo (B).
  • migra
    1. Ne havanta konstantan loĝlokon: migra laboristo, predikanto, aktoro; la migraj kavaliroj de la mezepoko.
      nomado.
    1. [GEOLOGIO] Transportita de glaĉero for de sia devenloko: migra bloko (el petro).
  • migrado
    Agado de iu, kiu migras: la migradoj de la Mongoloj; la birdoj ekvidis la celon de sia migrado (Z); la printempa migrado de la brutaroj al la Alpaj paŝtejoj; (ironie) trovi pretekston por via nokta migrado (Z); via migrada bastono (Z).
    turneo.
  • migranto
    Tiu, kiu migras aŭ pro sociaj kialoj, aŭ pro plezuro.
  • migremo
    Inklino al migrado.
  • ekmigri
    Komenci migradon: li ligis sian tornistron kaj ekmigris en Germanujon, de urbo al urbo, sen halto kaj ripozo (Z); li ekmigris pluen, trans la altajn montojn (Z).
  • elmigri
    Forlasi naskiĝejon por transloĝiĝi en fremdan lokon: kun tio li volis elmigri en la mondon (Z); elmigris Jehuda pro mizero (X); en tempo de granda malsato, iu proponis, ke la junaj homoj elmigru el la lando (Z); ŝipo plena de elmigrantoj; la elmigrinto finfine enradikiĝis en sia nova patrujo; Dio elmigrigis min el la domo de mia patro (X).
  • elmigr (ad)o
    Ago de tiu, kiu elmigras: la elmigrado de la kamparanoj al la urboj; internacia oficejo studas la problemon de la elmigrado.
  • enmigri
    Transloĝiĝi en fremdan landon: dum longa tempo Usono libere enlasis la enmigrantojn; polica kontrolado de la enmigrintoj.
  • enmigr (ad)o
    Ago de tiu, kiu enmigras: favori la enmigradon de terlaboristoj, de minlaboristoj.
  • formigri
    Foriri, migrante: li diris adiaŭ al sia majstro kaj formigris (Z); liaj gepatroj formigris en alian urbon (Z).
  • transmigri
    Transiri, migrante: vi transmigros el la profundaj valoj en la montolandon (Z).
  • transmigr (ad)o
    Ago de tiu, kiu transmigras: la transmigro de la cikonioj (Z); [RELIGIO] la transmigrado de la animoj (
    metempsikozo).

    migri


    Iel rilatitaj:

    Ahasverx akridx aŭtunx forlasx hejmx kolonix loĝx popolx vojaĝx