ĉevrono

ĉevron/o (4)

  1. [ ARKITEKTURO] ĉiu el la traboj, oblikve fiksitaj ambaŭflanke sur la tegmenta firsto· patno k apogitaj sur la patnoj por subporti la tegmentokovraĵon (tegoloj, ardezoj ks).
    patno, truso.
  1. [ HERALDIKO] Figuro en formo de du oblikvaj larĝaj strioj, fiksitaj kune en supro k starantaj per siaj malsupraj finaĵoj ĉe la malsupraj angulrandoj de la ŝildo.
  • ĉevronumita
    [HERALDIKO] Dividita per egalaj ĉevronformaj strioj.

    Iel rilatitaj:

    ARKITEKTURO HERALDIKO firstx patnx plankx tegmentx trabx trusx ŝildx