mozaiko
mozaik/o (2)
- Desegnaĵo aŭ pentraĵo, kunmetita el diverskoloraj formtranĉitaj ŝtonetoj aŭ lignaj pecetoj, por ornami pavimon, muron, meblon ks: la bizancaj mozaikoj; mozaika grundo el ŝtonoj (Z); (f) la libro estas agrabla mozaiko da rakontoj.
marketri.
- [BOTANIKO] (kn) Plantmalsano, kaŭzata de viruso kaj karakterizata de la disvolviĝo de pli-malpli helkoloraj makuloj, precipe ĉe la folioj, kie verdaj kaj flavaj partoj alternas kun malhele verdaj partoj: tabako.
Iel rilatitaj:
artx
plankx