Prepozicio uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron ( kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.): glaso da akvo, dekduo da pomoj; unu kilogramo da teo, dek du jaroj da laborado; peco da ŝtofo; spaco da tero (Z); 60 paĝoj da teksto; plenmanoj da cindro (Z); multe da papero, pli da akvo, guto da veneno, dika tavolo da fojno; hajlo da kugloj; svarmo da veturiloj (Z); torentoj da lumo; sen ia ombro da dubo; nokto pasigita inter torento da larmoj k flamoj de honto (Z); ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi (Z).
RIM. 1 La mezurvorto estas foje neesprimita: ĉu ankoraŭ da kafo?; la neĝo falas, same kiel se da ĝi pluvus. RIM. 2 El la difino sekvas ke inter du subst-oj oni uzu da, kiam oni volas esprimi, ke la unua mezuras la duan; alivorte, oni uzas 'da', kiam la antaŭa vorto respondas al la demando: 'kiom multe'? Bukedo da rozoj montras ian kvanton da floroj; bukedo de rozoj atentigas pri la speco de la floroj, ne pri ilia kvanto; peco da pano (Z) (Kp elpreni pecojn de riĉaj ŝtofoj (Z)). RIM. 3 Konsekvence, la subst., kiu venas post 'da' ne devas esti determinata de:
'la' (Kp kvaronjaro estas parto de la jaro (Z) k kvaronjaro estas peco da tempo);
'ĉiuj' k 'tuta' (Kp nur kelkaj el ĉiuj voĉdonantoj k kelke da voĉdonantoj);
montraj, posedaj k nombraj determinantoj (Kp iom de tiu ĉi kuko k iom da kuko; rento de mil dolaroj k mil dolaroj da rento; la nombro de niaj partianoj (Z) k multe da partianoj).
RIM. 4 La subst., kiu venas post 'da', ne povas mem esprimi precizan kvanton (Kp parto de jaro k deko da jaroj; duono de monato k kelke da monatoj). da