ekvilibro
ekvilibr/o (2)
- Stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova; egalpezo: ekvilibro de pesilo; ekvilibro de flosanta korpo; firma, nefirma ekvilibro; esti en ekvilibro; rompi ekvilibron; la sinjorino, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron (Z); ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro (Z); indiferenta ekvilibro (tia, ke la objekto povas okupi ĉiujn poziciojn).
labila, stabila.
- Stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo.
- [TEKNIKOJ] Stato de sistemo de korpoj, kies konsisto ne ŝanĝiĝas pro ekzisto de du inversaj, samrapidaj reakcioj: acidalkala ekvilibro (ekvilibro inter acidoj k alkaloj en solvaĵo).
- (f) Bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj: ekvilibro de spirito, de humoro (Z); estigi ekvilibron inter enspezoj k elspezoj; ekvilibro de la buĝeto; politika Eŭropa ekvilibro.
ekvilibra
Rilata al ekvilibro: ekvilibra pozicio; ekvilibra konstanto. ekvilibri (ntr)
Esti en ekvilibro. ekvilibrigi
Meti en staton de ekvilibro: ekvilibrigi buĝeton. ekvilibrilo
Stango, kiu servas por ekvilibrigi ŝnurdanciston. ekvilibrismo
Arto de ekvilibristo. ekvilibristo
Cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj.
ŝnurdancisto, ĵonglisto.
Esprimoj:
Kelkaj kunmetaĵoj:
ekvilibra, ekvilibri, ekvilibrigi, ekvilibrilo, ekvilibrismo, ekvilibristo
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
Egal pezo
egala
sen mova
nuligi
stabiligi
ekvilibristo, ĵonglisto, ŝnur dancisto
labila
Rilatitaj vortoj:
cirko
Iel rilatitaj:
afekcix
akrobatx
balastx
buĝetx
cirkx
dancx
egalx
labilx
movx
nulx
pezx
stabilx
ĵonglx
ŝnurx