societo

*societ/o


[SOCIOLOGIO] Daŭra kuniĝo de pli-malpli multaj personoj sub komuna regularo, por atingi ian ajn komunan celon (plezuran, profitan, idealan k.a.): en granda societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis (Z); ili estas homoj tre agrablaj, en societoj ili estas tre dezirataj (Z); direktoro de teatra trupo, de vera homa societo (Z); societo de velocipedistoj (B); akcia societo E-ista (Z); la societo 'Espero' kresku kaj floru! (Z); (analoge) ni havas grandan societon da cikonioj (Z); komerca, religia, pia societo; Societo de Jesuo (la jezuitoj); Societo de la Amikoj (la kvakeroj).
asocio, kompanio, klubo, mondo, salono.
  • societa
    Rilata al societo: societa regularo, moro (B); la societaj babiloj, klacaĵoj.
  • societano
    Membro de societo: eniro permesita nur al societanoj.
  • societema
    Inklina renkonti, komuniki kaj konversacii kun aliaj homoj: societemaj junaj paroj; tie regis vivo kaj societemeco (Z).
  • malsocietema
    Inklina eviti la kompanion de aliaj homoj.

    societo


    Iel rilatitaj:

    -an Akademix abatx akademix akcix aliĝx estx federacix komunumx moralx salonx