salono

*salon/o

  1. En Okcident-Eŭropa, ĉambro de domo, kie oni akceptas gastojn, vizitantojn: la granda salono, kie pendis la portretoj de la prapatroj (Z); la saloneto ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo (Z).
  1. ĉambro, en kiu kunvenadis mondumanoj, sprituloj, artistoj ks, precipe en Francio: teni literaturan, politikan salonon.
  1. [BELARTOJ] ĉiujara ekspozicio de pentraĵoj aŭ skulptaĵoj de vivantaj artistoj.
  1. [ŜIPOJ] La plej granda ĉambro de ŝipo, destinita por manĝoj ktp.
  1. Eleganta, dekoraciita ejo en hotelo aŭ komercdomo, kun difinita uzo: frizosalono, fumsalono, legosalono, montrosalono, tesalono.
  • salona
    Rilata al salono 1 kaj 2: juna kaj salona fraŭlo (Z); salona poezio (supraĵa), salonaj konversacioj (formalaj aŭ spritaj).
  • frizosalono = frizejo.
  • tesalono
    Butiko, en kiu oni povas ricevi teon, eventuale kun kukoj.

    salono


    Esprimoj

    Bala muziko bruis tra la festaj salonoj (Z).
    Grandampleksaj salonoj estis transformitaj per septoj en komfortajn luksajn ĉambrojn.
    La salono ne estis sufiĉe vasta, por enteni ĉiujn kongresanojn.
    Teni literaturan, politikan salonon.
    Ĉe tiu okazintaĵo en la salono eniris la reĝino (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bilardosalono , frizosalono , fumsalono , legosalono , montrosalono ,salona, tesalono

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    asocio
    aŭlo
    festaj salonoj
    frizejo (frizosalono)
    fumejo
    galerio
    halo
    hipostilo
    kafejo
    kamero
    klubo
    kompanio
    legoĉambro
    salono de almezurado
    salono de atendo
    salono de baloj
    salono de beligado
    societo
    solenejo
    vestiblo
    vivoĉambro
    ĉambrego
    ĉambro

    Ankaŭ vidu:

    akcepti , ĉambro , domo , loĝi

    Iel rilatitaj:

    akceptx asocix atendx aŭlx balx belx buduarx butikx dekoracix domx ekspozicix festx frizx fumx galerix gastx halx hipostilx kafx kamerx klubx kompanix literaturx loĝx luksx mezurx mondumx poezix societx solenx tex vestiblx vizitx x ĉambrx