kofeo

kofe/o

[BOTANIKO] G. (Caffea el rubiacoj) de trunkarbustoj, arbetoj kaj lianoj kun kontraŭe duopaj, pli-malpli ledecaj folioj, kun stelformaj, blanketaj, odoraj floroj en akselaj glomeruloj, kaj kun longformaj, ĉerizograndaj drupoj enhavantaj duonglobajn semojn po du; ĉ. 90 sp-oj hejmaj de Afriko ĝis Maskarenoj, kelkaj kultivataj en Afriko kaj S Ameriko por produktado de kafo.
  • Arabia kofeo
    (C. arabica), el tropika Afriko, enkondukita en Arabion en la 15a jc.
  • fortika kofeo
    (C. canephora, SIN. C. robusta), el U tropika Afriko.
  • Liberia kofeo
    (C. liberica), el tropika Afriko, el kies semoj oni ricevas amargustan kafon.
  • kofeino
    [KEMIO] Kafeino.

    kofex


    Iel rilatitaj:

    kafx