frakasi

*frakas/i (tr)

  1. Perforte kaj brue disrompi, dispecigi: frakasi vazon en koleratako; frakasi ĉaron (X), ies dentojn (X); Dio frakasas la kapon de siaj malamikoj (X); bone estos al tiu, kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono (X); kurante en la mallumo, li frakasis sin je la muro (Z); la eksplodo frakasis ĉiujn vitrojn ĉirkaŭe; rajdantoj galopas malsupren, ili krias: frakasu! frakasu! (Z).
  1. (f) Tute detrui, neniigi: kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis (Z); frakasi ies argumentojn; fatala malbeno implikas la piedojn kaj frakasas la koron de homaj estaĵoj (Z); ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon! (Z); la homo kun la frakasanta rigardo (Z); frakasita nacio (Z).
  • frakasa
    Tia, ke ĝi frakasas: la frakasa tono de profunde ofendita virino (Z).
  • frakaso
    1. Perforta disrompo: la terskuoj estigis grandan frakason de domoj kaj arboj; eliri sen frakaso el granda embaraso (Z).
    1. Bruego de disrompo: granda frakaso en malgranda glaso (Z) (granda bruo por nenio); bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakaso.
  • frakasiĝi
    Iĝi frakasita: la kverko frakasiĝis de la fulmo; frakasiĝo de aviadilo, de aŭtomobilo.
  • disfrakasi
    Frakasi al plej etaj pecoj: disfrakasi ĝis pulvoreco (Z); la artilerio disfrakasis la malamikajn poziciojn.

    frakasi

    Esprimoj:


    bruo de batalo estas en la lando kaj granda frakasado
    eliri sen frakaso el granda embaraso
    frakasi argumenton.
    frakasi la dentojn de iuZ
    frakasi la koron de iuZ
    granda frakaso en malgranda glaso
    la kruela realo ne frakasis tian kuraĝon;
    mia fido, mia espero tute frakasiĝis.
    tiu rememoro frakasas minZ.
    unuj kurante en la mallumo sin frakasis je la muro
    ĉion tempo frakasas;
    ĉiuj provoj de la reakcio frakasiĝis;

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    disfrakasi, frakasa, frakasiĝi, frakaso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    afliktegi
    dis pecetigi
    dis rompo
    ekstermi
    fendi
    frakasbruo
    neniigi.
    nuligi
    perforte kaj brue disrompi
    pisti
    plene refuti
    plen venki malamikon, okazigante al li grandajn perdojn
    polvigi
    rompi
    ruinigi
    tute detrui

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    afliktx brux detrux ekstermx fendx nenio nulx pecx pistx polvx refutx rompx venkx