vibri

vibr/i (ntr) (1)

  1. Esti agitata de interna movo, pro kiu molekuloj de korpo iras kaj reiras trans fiksa punkto, kaj kiu komunikiĝas al la medio: vibras kristala glaso, sonorilo, tamtamo; (f) ĉiuj vibras (ekscitiĝas) pro ĝojo.
    tinti.
  1. Formoviĝi el sia ekvilibra pozicio kaj tien reveni per alterna regula movo: vibras kordoj, vergeto, molekuloj.
    balanciĝi, pendoli.
  1. Sonori laŭ alternaj laŭtiĝoj kaj mallaŭtiĝoj: iafoje ekvibris en la aero malklaraj sonoj de flutoj (B); li diris per flama, vibranta voĉo; liaj paŝoj vibris tra la silento; (f) entuziasmo vibras tra la tuta parolado; mil ĝojaj sentoj vibras tra l' koroj.
  • vibro
    ĉiu el la alternaj movoj de vibranta korpo: la vibroj de sonorilo, kordo, lameno; staranta kaj iranta vibro; vibroenergio, vibrodaŭro.
  • vibra
    1. Prezentanta vibrojn: vibra movado.
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp parolsono) Tia, ke ĉe ĝia prononco elasta parolorgano (ekz. la langopinto, la uvulo) vibras ĉe alia organo: vibra ro.
  • vibrado
    Serio da vibroj de vibranta objekto aŭ organo: la vibrado de la frapita kordo; malproksime oni aŭdis la vibradon de lia voĉo.
  • vibrigi
    Fari, ke io vibru: vibrigi glason; (f) vibrigi la internajn kordojn de la koro.
  • vibrilo
    [FIZIKO] Aparato produktanta akustikajn aŭ elektrajn vibrojn.
    oscililo.
  • vibratoro
    Aparato vibranta, pro la motoro, kiun ĝi entenas en si, kaj uzata por densigi, kompaktigi betonon per vibrado.

    Iel rilatitaj:

    agordx anĉx arĉx brux dampx kordx