stokasto
stokast/o
- Matematika modelo por aleatoraj eksperimentoj.
- (pli precize) Funkcio difinita sur la aroj de la valoroj, kiuj reprezentas ĉiujn eblajn rezultojn de eksperimento. SIN. stokasta variablo.
stokasta
Rilata al stokastiko, stokastoj aŭ, pli ĝenerale, al aleatoraj fenomenoj: stokasta procezo, variablo; stokaste nedependaj okazaĵoj. stokastiko
Probabloteorio kaj statistika teorio. kvazaŭstokasto
[KOMPUTIKO] Unu el serio da nombroj kalkulitaj per formulo kaj uzataj kvazaŭ stokasto en simulado aŭ alia komputado: kvazaŭstokasta funkcio.
Iel rilatitaj:
brux